內容簡介
內容簡介 En 2024 estis dissendita demandilo al ĉiuj membroj de la Komitato de Universala Esperanto-Asocio por esplori kiom bone ili rolas en siaj funkcioj. La rezultoj prilumis problemojn de demokratia reprezentiĝo en la asocio. Estas sugestitaj rimedoj por inversi la situacion. En dua parto legeblas eseoj kiuj priskribas rilatajn problemojn en la pasinteco, kun sugestoj kiel la asocio povos revivigi sin se ĝi lernos el la pasinteco. UEA estas la centra organizaĵo de la Esperanto-movado, kiun iniciatis L L Zamenhof kun kontraŭmilita celo. Tamen ĝi ŝajne perdis siajn radikojn en la agado de la landaj asocioj, kaj forgesis la celon de la pli frua Esperanto-movado. La respondeculoj en UEA ne estis helpemaj en la dissendo de la demandilo al Komitat-aoj, aŭ en la distribuo de la fina raporto. Pro tio ni konsideris eldoni la raporton libroforme, por atingi pli vastan publikon. La dua parto donas historian fonon al la problemoj de UEA, kaj metas la nunan enketon en kuntekston. Dominas la asocion negativaj elementoj, kiel defetismo, same kiel ankaŭ en aliaj similaj movadoj, sed en la Esperanto-movado ili estas plej bone priskribitaj. La libro celas ne nur membrojn kaj eventualajn membrojn de UEA, sed ankaŭ membrojn de aliaj organizaĵoj, kiel ekzemple porpacaj, kontraŭmilitaj, kulturaj kaj politikaj asocioj, kiuj povus eventuale suferi similajn problemojn.